Sankta Biblio

Biblio  eliru

Sen
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31

1Mo 2Mo 3Mo 4Mo 5Mo Jos Juĝ Rut 1Sa 2Sa 1Re 2Re 1Kr 2Kr Ezr Neĥ Est Ijo Psa Pre Alt Jes Jer Plo Jeĥ Dan Hoŝ Jol Amo Oba Jon Miĥ Naĥ Ĥab Cef Ĥag Zeĥ Mal

Mat Mar Luk Joh Ago Rom 1Ko 2Ko Gal Efe Fil Kol 1Te 2Te 1Ti 2Ti Tit Flm Heb Jak 1Pe 2Pe 1Jo 2Jo 3Jo Jud Apo

schuerman schuerman

2019.137

Sankta Biblio

La Sentencoj De Salomono


Chapter 

17

  Ĉapitro
Better is a dry piece of bread, but with tranquility, 
Than a full house of meat, with quarrels. 
1  Pli bona estas seka peco da pano, sed kun trankvileco,
  Ol domo plena de viando, kun malpaco.
A wise slave will rule over a shameful son, 
And will divide [the] inheritance together with [the] brothers. 
2  Saĝa sklavo regos super filo hontinda,
  Kaj dividos heredon kune kun fratoj.
A melting-pot is for silver, and a furnace for gold; 
But the Eternal-One explores the heart. 
3  Fandujo estas por arĝento, kaj forno por oro;
  Sed la korojn esploras la Eternulo.
An evil-doing-one obeys evil mouths; 
One-tending-falsehood pays attention to a priggish tongue. 
4  Malbonfaranto obeas malbonajn buŝojn;
  Malveremulo atentas malpian langon.
One-who mocks a poor-one, that-one offends the latter's Maker; 
One who enjoys someone's unhappiness, 
that-one will not rest without punishment. 
5  Kiu mokas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton;
  Kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, 
  tiu ne restos sen puno.
Grandsons are a crown for not-young-ones; 
And [the] glory for children is their parents. 
6  Nepoj estas krono por maljunuloj;
  Kaj gloro por infanoj estas iliaj gepatroj.
High speech is not fitting to a fool, 
And even less habitual lying to a noble. 

א Lit, “keep-on-lie.” 
7  Al malsaĝulo ne konvenas alta parolado,
  Kaj ankoraŭ malpli al nobelo mensogado.ב

  ב Lit, “lying lips,’ H8193 + H8267, “sepat-ŝaĥer”
A gift is a jewel in the eyes of its master; 
Wherever he himself will turn, he will succeed. 
8  Donaco estas juvelo en la okuloj de sia mastro;
  Kien ajn li sin turnos, li sukcesos.
One-who covers blame, that-one seeks friendship; 
But one-who speaks-again about one's matter, 
that-one separates friends. 
9  Kiu kovras kulpon, tiu serĉas amikecon;
  Sed kiu reparolas pri la afero,
  tiu disigas amikojn.
A rebuke affects a sage more, 
Than 100 blows on a fool. 
10  Pli efikas riproĉo ĉe saĝulo,
  Ol cent batoj ĉe malsaĝulo.
A fool searches only [for] rebellion;
But a terrible messenger will be sent against him.
11  Malbonulo serĉas nur ribelon;
  Sed terura sendato estos sendita kontraŭ lin.
Better to meet a female-bear, from which its children were robbed, 
Than a fool with his folly. 
12  Pli bone estas renkonti ursinon, al kiu estas rabitaj ĝiaj infanoj,
  Ol malsaĝulon kun lia malsaĝeco.
One-which repays evil for good, 
Evil will never disappear from that-one's home. 
13  Kiu redonas malbonon por bono,
  El ties domo ne malaperos malbono.
The beginning of a quarrel is like releasing a flood;ג 
Before it becomes too vast, forget your quarrel. 

ג Lit, “liberation of water.” 
14  La komenco de malpaco estas kiel liberigo de akvo; 
  Antaŭ ol ĝi tro vastiĝis, forlasu la malpacon.

   
One-who justifies a wicked-one, and one-who condemns a just-one, 
Both are an abomination to the Eternal-one. 
15  Kiu pravigas malvirtulon, kaj kiu malpravigas virtulon,
  Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo.
For what serves money in the hand of a fool? 
For to buy wisdom, when he has no prudence? 
16  Por kio servas mono en la mano de malsaĝulo?
  Ĉu por aĉeti saĝon, kiam li prudenton ne havas?
A friend loves in all time, 
And he is made a brother in misery. 
17  En ĉiu tempo amiko amas,
  Kaj li fariĝas frato en mizero.
A foolish man shakes hands,ה 
And guarantees for his-own neighbor. 

ד Generic, not gender. 
18  Homo malsaĝa donas manon en manon, 
  Kaj garantias por sia proksimulo. 

  ה Lit, “gives hand to hand.” 
One-who loves a quarrel, that-one loves sin; 
One-who lifts one's-own gate too high, that-one seeks destruction. 
19  Kiu amas malpacon, tiu amas pekon;
  Kiu tro alte levas sian pordon, tiu serĉas pereon.
A malicious heart finds no good; 
And one-who has an unjust tongue, 
that-one will fall into unhappiness. 
20  Malica koro ne trovos bonon;
  Kaj kiu havas neĝustan langon,
  tiu enfalos en malfeliĉon.
One-which births a fool, that-one has disappointment; 
And a father of a not-prudent-one will not have joy. 
21  Kiu naskas malsaĝulon, tiu havas ĉagrenon;
  Kaj patro de malprudentulo ne havos ĝojon.
A joyful heart is healing; 
But a sad spirit dries the bones. 
22  Ĝoja koro estas saniga;
  Kaj malĝoja spirito sekigas la ostojn.
An evil-one accepts bribes,ו 
In order to pervert the way of the justice. 
ו Lit, “hidden gifts.” 
23  Kaŝitajn donacojn akceptas malvirtulo, 
  Por deklini la vojon de la justeco. 

  ז Lit, “from-incline,” or “from-tilt.”
In front of the face of a prudent-one is wisdom; 
But the eyes of a fool are to the end of the earth. 
24  Antaŭ la vizaĝo de prudentulo estas saĝo;
  Sed la okuloj de malsaĝulo estas en la fino de la tero.
A foolish son is a grief to his father, 
And a sorrow to his mother. 
25  Filo malsaĝa estas ĉagreno por sia patro,
  Kaj malĝojo por sia patrino.
It is not good to cause a virtuous-one to suffer, 
Nor to beat a noble, who acts justly. 
26  Ne estas bone suferigi virtulon,
  Nek bati noblulon, kiu agas juste.
One who spares one's-own words, that one is prudent; 
And a tranquil-soul-one is a wise man. 
27  Kiu ŝparas siajn vortojn, tiu estas prudenta;
  Kaj trankvilanimulo estas homo saĝa.
Even a not-wise-one, if he is silent, is rigarded as a sage; 
And such a prudent-one, if he holds closed his-own mouth. 
28  Eĉ malsaĝulo, se li silentas, estas rigardata kiel saĝulo;
  Kaj kiel prudentulo, se li tenas fermita sian buŝon.
go to top iru supron