Sankta Biblio

Biblio  eliru

Sen
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31

1Mo 2Mo 3Mo 4Mo 5Mo Jos Juĝ Rut 1Sa 2Sa 1Re 2Re 1Kr 2Kr Ezr Neĥ Est Ijo Psa Pre Alt Jes Jer Plo Jeĥ Dan Hoŝ Jol Amo Oba Jon Miĥ Naĥ Ĥab Cef Ĥag Zeĥ Mal

Mat Mar Luk Joh Ago Rom 1Ko 2Ko Gal Efe Fil Kol 1Te 2Te 1Ti 2Ti Tit Flm Heb Jak 1Pe 2Pe 1Jo 2Jo 3Jo Jud Apo

schuerman schuerman

Sankta Biblio

La Sentencoj De Salomono


Chapter

14

  Ĉapitro
A wise woman builds her-own house; 
But a foolish [one] destroys it with her-own hands. 
α Gender implied by parallelism, not explicit. 
1  Saĝa virino konstruas sian domon;
  Sed malsaĝa detruas ĝin per siaj manoj.

 
One-whose path is just,β that-one fears the Eternal-one; 
But one-who takes an unjust path, that-one He despises. 

β Lit, “One-who goes [on] one's just way,”
γ Lit, “goes [on].”
2  Kiu iras la ĝustan vojon, tiu timas la Eternulon; 
  Sed kiu iras vojon malĝustan, tiu Lin malestimas.
 
  
  
In the mouth of a fool is a rod for his pride; 
But the mouth of sages guard them. 
3  En la buŝo de malsaĝulo estas vergo por lia malhumileco;
  Sed la buŝo de saĝuloj ilin gardas.
If there are no oxen, the granaries are empty; 
But a lot of profit is of the strength of the oxen. 
4  Se ne ekzistas bovoj, la grenejoj estas malplenaj;
  Sed multe da profito estas de la forto de bovoj.
A truth-loving witness does not lie; 
But a false witness breathes-out lies. 
5  Verama atestanto ne mensogas;
  Sed atestanto falsama elspiras mensogojn.
A mocker searches for wisdom and finds it not; 
But knowledge is easy for a sage. 
6  Mokanto serĉas saĝecon kaj ĝin ne trovas;
  Sed por saĝulo la sciado estas facila.
Run away from a foolish one; 
Because you will not hear speech of wisdom. 
7  Foriru de homo malsaĝa;
  Ĉar vi ne aŭdos parolon de saĝo.
The sagacity of a sage is continual-comprehension of his way; 
And the foolishness of fools is continual-deception. 

δ Generic pronoun, not gender-specific. 
8  La saĝeco de saĝulo estas komprenado de sia vojo; 
  Kaj la malsaĝeco de malsaĝuloj estas trompiĝado.

  
Foolish-ones search for their-own guilt; 
But among virtuous-ones exist mutual favor. 
9  Malsaĝuloj ŝercas pri siaj kulpoj;
  Sed inter virtuloj ekzistas reciproka favoro.
A heart cries its-own personal sadness; 
And a stranger takes no part in its joy. 
10  Koro krias sian propran malĝojon;
  Kaj en ĝia ĝojo ne partoprenas fremdulo.
The house of unrighteous-ones will be exterminated; 
  But the shack of the virtuous-ones will flourish. 
  
11  Domo de malvirtuloj estos ekstermita;
  Sed dometo de virtuloj floros.

  ε H168, אֹהֶל (ohel, ♂), tent
Sometimes a way seems right to a man, 
However its end leads to one's death. 
12  Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo,
  Kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto.
Yet during a bout of laughing one's heart may hurt; 
And the end of joy is sadness. 
13  Ankaŭ dum ridado povas dolori la koro;
  Kaj la fino de ĝojo estas malĝojo.
According to his actions an unkind man will eat; 
And a good man will be satisfied by his deeds. 
14  Laŭ siaj agoj manĝos homo malbonkora;
  Kaj homo bona satiĝos per siaj faroj.
A naive-one believes every word; 
But a sage is attentive to his-own way. 
15  Naivulo kredas ĉiun vorton;
  Sed saĝulo estas atenta pri sia vojo.
A sage is afraid, and avoids evil; 
But a fool is excitable and self-confident. 
16  Saĝulo timas, kaj forkliniĝas de malbono;
  Sed malsaĝulo estas incitiĝema kaj memfidema.
An impatient-one makes foolishness; 
And an evil-intending-one is hated. 
17  Malpacienculo faras malsaĝaĵojn;
  Kaj malbonintenculo estas malamata.
A naive-one acquires foolishness; 
But a sage is crowned with cleverness. 
18  Naivuloj akiras malsaĝecon;
  Sed saĝuloj estas kronataj de klereco.
Evil-ones will be humbled before good-ones; 
And unrighteous-ones will be before the gate of a righteous-one. 
19  Malbonuloj humiliĝos antaŭ bonuloj;
  Kaj malvirtuloj estos antaŭ la pordego de virtulo.
A pauper is hated even by his-own neighbor; 
But a wealthy-one has a multitude of friends. 
20  Malriĉulo estas malamata eĉ de sia proksimulo;
  Sed riĉulo havas multe da amikoj.
One-who disgraces one's-own neighbor, that-one is a sinner; 
But one-who has compassion on paupers, that-one is happy. 
21  Kiu malŝatas sian proksimulon, tiu estas pekulo;
  Sed kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa.
Evil-intending-ones never err, right? 
But mercy and truth are with that-one who has good intentions. 
22  Ĉu ne eraras malbonintenculoj?
  Sed favorkoreco kaj vero estas ĉe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn.
Work will profit anybody; 
But only paucity comes from continual chatter. 
23  De ĉiu laboro estos profito;
  Sed de babilado venas nur senhaveco.
One's-own wealth is a crown to the wise-ones; 
But the foolishness of the fools remains foolishness. 
24  Propra riĉeco estas krono por la saĝuloj;
  Sed la malsaĝeco de la malsaĝuloj restas malsaĝeco.
True-speaking testimony saves a soul; 
But false-speaking breathes out deception. 
25  Verparola atestanto savas animojn;
  Sed malverparola elspiras trompon.
In the fear before the Eternal-one is a strong fortification; 
And He will be a shelter for His-own children. 
26  En la timo antaŭ la Eternulo estas forta fortikaĵo;
  Kaj Li estos rifuĝejo por Siaj infanoj.
The fear of the Eternal-One is a spring of life, 
In order to cause to evade the nets of the death. 
27  La timo antaŭ la Eternulo estas fonto de vivo,
  Por evitigi la retojn de la morto.
A size of people is [the] glory of a king; 
And a lack of people causes-to-destroy the ruler. 
28  Grandeco de popolo estas gloro por reĝo;
  Kaj manko de popolo pereigas la reganton.
A patient-one has a multitude of wisdom; 
But an impatient-one fully-shows foolishness. 
29  Pacienculo havas multe da saĝo;
  Sed malpacienculo elmontras malsaĝecon.
A tranquil heart is life to the body; 
But envy is pus in the bones. 
30  Trankvila koro estas vivo por la korpo;
  Sed envio estas puso por la ostoj.
One-which oppresses a pauper, that-one offends his Creator; 
And one-which honors Him, that-one pities a pauper. 
31  Kiu premas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton;
  Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malriĉulon.
For one's-own evil and evil-one will-be pushed-away; 
But a virtuous-one even in death has hope. 
32  Pro sia malboneco malvirtulo estos forpuŝita;
  Sed virtulo eĉ mortante havas esperon.
Wisdom reposes in the heart of the wise-one ; 
And that which is in fools shows forth. 
33  En la koro de saĝulo ripozas saĝo;
  Kaj kio estas en malsaĝuloj, tio elmontriĝas. 
Virtue elevates a folk; 
But sin destroys races. 
34  Virto altigas popolon;
  Sed peko pereigas gentojn.
A wise slave has favor of the king; 
But against bad-conduct he angers. 
35  Favoron de la reĝo havas sklavo saĝa;
  Sed kontraŭ malbonkonduta li koleras.
go to top iru supron