Sankta Biblio

Biblio  eliru

Sen
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31

1Mo 2Mo 3Mo 4Mo 5Mo Jos Juĝ Rut 1Sa 2Sa 1Re 2Re 1Kr 2Kr Ezr Neĥ Est Ijo Psa Pre Alt Jes Jer Plo Jeĥ Dan Hoŝ Jol Amo Oba Jon Miĥ Naĥ Ĥab Cef Ĥag Zeĥ Mal

Mat Mar Luk Joh Ago Rom 1Ko 2Ko Gal Efe Fil Kol 1Te 2Te 1Ti 2Ti Tit Flm Heb Jak 1Pe 2Pe 1Jo 2Jo 3Jo Jud Apo

schuerman schuerman

Sankta Biblio

La Sentencoj De Salomono


Chapter

1

  Ĉapitro
Proverbs of Solomon, son of David, king of Israel: 
א H4912 משׁלי (meŝli, ⚣): parables, proverbs, similes 
1  Sentencoj de Salomono, filo de David, reĝo de Izrael:
 
In order to know wisdom and moral instruction; 
In order to comprehend speeches of prudence; 
2  Por scii saĝon kaj moralinstruon;
  Por kompreni parolojn de prudento;
In order to receive commands from wisdom, 
Truth, justice, and honesty; 
3  Por ricevi instruon pri saĝo,
  Vero, justo, kaj honesto;
In order to give to the unlearned-ones spirit, 
To the young-ones knowledge and caution.ב 

ב H4209 מזמּה (mezma, ♀): good: cleverness, discretion; bad: scheming
4  Por doni al la malkleruloj spiriton,
  Al la junulo scion kaj singardemon.ג

  ג lit bosom + guard/watch over + -ema
A sage hears, and multiplies his knowledge, 
And a prudent-one will acquire guiding capabilities, 
5  Saĝulo aŭdu kaj plimultigu sian scion,
  Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn,
In order to understand a proverb and rhetoric, 
The words of sages and their puzzles. 
6  Por kompreni sentencon kaj retoraĵon,
  La vortojn de saĝuloj kaj iliajn enigmojn.
The fear before the Eternal-One is the beginning of knowledge. 
Irreverent-ones despise wisdom and instruction. 
7  La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado.
  Saĝon kaj instruon malpiuloj malestimas.
Listen my son, to the instruction from your father, 
And throw-away not the commands of your mother; 
8  Aŭskultu, mia filo, la instruon de via patro,
  Kaj ne forĵetu la ordonon de via patrino;
Because they are a beautiful crown for your head, 
And an ornament for your neck.
9  Ĉar ili estas bela krono por via kapo,
  Kaj ornamo por via kolo.
My son, if sinners lure you,  
Don't follow them. 

 
10  Mia filo, se pekuloj vin logos,ד
  Ne sekvu ilin.

  ד N.B. logi= attract, lure loĝi= dwell, lodge
If they will say: Come with us, 
We will ambush in order to murder, 
We without cause will trap innocents; 
11  Se ili diros: Iru kun ni,
  Ni embuskos por mortigi,
  Ni senkaŭze insidos senkulpulojn;
Like Hell, we will engulf their lives, 
And the pious, like ones going to their tomb; 
12  Kiel Ŝeol ni englutos ilin vivajn,
  Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon;
We will find all sorts of treasures, 
We will fill our houses with booty; 
13  Ni trovos diversajn grandvaloraĵojn,
  Ni plenigos niajn domojn per rabaĵo;
You will draw lots in the middle among us, 
One purse will be for us all: 
14  Vi lotos meze inter ni,
  Unu monujo estos por ni ĉiuj:
My son, go not along the road together with them; 
Guard your foot from their map-line, 
15  Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili;
  Gardu vian piedon de ilia vojstreko,
Because their feet run to evil, 
And scurry to pour blood. 
16  Ĉar iliaj piedoj kuras al malbono,
  Kaj rapidas, por verŝi sangon.
Because futile is placing a net 
Before the eyes of every bird. 
17  Ĉar vane estas metata reto
  Antaŭ la okuloj de ĉiu birdo.
And they ambush their-own blood, 
They snare their-own souls. 
18  Kaj ili embuskas sian propran sangon,
  Ili insidas siajn proprajn animojn.
Thus are the ways of everyone that covets robbery-acquisition; 
It pushes away life of its possessor. 
19  Tiaj estas la vojoj de ĉiu, kiu avidas rabakiron;
  Ĝi forprenas la vivon de sia posedanto.
The Wisdom-Women’s-Choir cries on the street; 
It causes-to-hear its-own voice on the city-square; 
 
 
20  La saĝo krias sur la strato;
  Ĝi aŭdigas sian voĉon sur la placoj;

  ה H2454 חָכְמוֹת (ĥakmot, ⚢), every wise woman, cf. H2451 חָכְמָה (ĥakma, ♀), skill for battle, skill for administration, nautical skill, ethical, shrewd & prudent
It calls in the main meeting-places, at the big-gate entries; 
In the city it says its-own speeches. 
21  Ĝi vokas en la ĉefaj kunvenejoj, ĉe la pordegaj enirejoj;
  En la urbo ĝi diras siajn parolojn.
Until when, o unlearned-ones, will you hate ignorance? 
And blasphemy will be pleasing to blasphemers, 
And without-prudence-ones will hate knowledge? 
22  Ĝis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion?
  Kaj al blasfemantoj plaĉos blasfemado,
  Kaj senprudentuloj malamos scion?
Return ye to my preaching; 
Even I will come from my spirit to you, 
I will cause you to know my words. 
23  Returnu vin al mia predikado;
  Jen mi eligos al vi mian spiriton,
  Mi sciigos al vi miajn vortojn.
Because I called, and you refused; 
I extended my hand, and no-one paid attention; 
24  Ĉar mi vokis, kaj vi rifuzis;
  Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis;
And you throw away all my counsel, 
And you desired not my teachings; 
25  Kaj vi forĵetis ĉiujn miajn konsilojn,
  Kaj miajn predikojn vi ne deziris;
Therefore I will also laugh at your unhappiness; 
I will jeer, when fear will attack you. 
26  Tial ankaŭ mi ridos ĉe via malfeliĉo;
  Mi mokos, kiam timo vin atakos.
When your fear will attack you like a hurricane, 
And your unhappiness will come like a tempest, 
When misery and suffering will come to you: 
27  Kiam la timo atakos vin kiel uragano,
  Kaj via malfeliĉo venos kiel ventego,
  Kiam venos al vi mizero kaj sufero:
Then they will call me, but I will not answer; 
They will search for me, but will not find me. 
28  Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos;
  Ili min serĉos, sed min ne trovos.
Because they hated knowledge, 
And they had no desire to have fear before the Eternal-one, 
29  Tial ke ili malamis scion,
  Kaj timon antaŭ la Eternulo ili ne deziris havi,
They had no desire for my counsel, 
They despised all my teachings: 
30  Ili ne deziris miajn konsilojn,
  Ili malestimis ĉiujn miajn predikojn:
They eat the fruit of their activity, 
And they are satisfied with their meditations. 
31  Ili manĝu la fruktojn de sia agado,
  Kaj ili satiĝu de siaj pripensoj.
Because of the whims of their foolishness they come to die, 
And the carelessness of their chaos they come to perish. 
32  Ĉar la kapricoj de la malsaĝuloj ilin mortigas,
  Kaj la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas.
But one-who listens to me, that-one lives without danger, 
And will be peaceful, and will not fear evil. 
33  Sed kiu min aŭskultas, tiu loĝos sendanĝere,
  Kaj estos trankvila, kaj ne timos malbonon.
go to top iru supron