La Arto Milita

indekso  titolo  enhavoj 
 13   14   15 
prologo  antaŭvortaro  prezento  paĝoj  apendicoj  steletoj 

militarto bingfa art war sunzi sun tzu zi sonshi militarto bingfa art war sunzi sun tzu zi sonshi





14

Revenas al la pliaĝa Majstro Ŝŭan, li menciitis en du aliaj perikopoj de la Ŝi Ĉi:ρμα
En la tria jaro de lia rego [a.K. 512] Ho Lu, reĝo de Ŭu, atakis Ŝtaton Ĉu-ρμβ kun Ŭu Tzu-hsu-ρμγ kaj Po Pej.ρμδ Li kaptis la urbon de Ŝu kaj mortigis la du filojn de la princo, kiuj antaŭe estis ĝeneraloj de Ŭu. Li meditis atakon kontraŭ Jing [la ĉefurbo]; sed la generalo Majstro Ŝŭan diris: “La armeo estas lacega. Ankoraŭ ne eble. Ni devas paŭzi.”

Post pluaj sukcesaj bataloj, en la naŭa jaro [a.K. 506], Reĝo Ho Lu turnis al Ŭu Tzu-hsu kaj Majstro Ŝŭan, demandis: “Antaŭe, vi deklaris, ke ankoraŭ ne povis eniri urbon Jing. Ĉu la tempo maturiĝis nun?”

La du viroj respondis: “Tzu-ĉang,ρμε la generalo de Ĉu, estas ambicia kaj avida, kaj la princoj de Tang kaj Caj ambaŭ tenas ofendojn kontraŭ li. Se Via Moŝto decidis nepre atakegi, vi devu persvadi ŝtatojn Tang kaj Caj, kaj tiam vi sukcesos.ρμς

Ho Lu obeis ĉi tian konsilon, kaj venkis ŝtaton Ĉu per kvin bataloj intensaj, kaj marŝis en urbon Jing.
Ĉi tiu estas la plej nova dato, en kiu io registritis pri Majstro Ŝŭan. Li ŝajnas ne travivis sian patronon, kiu mortis pro la efikoj de vundo en 496.